Radboda Universitato en Nimego
La Radboud Universitato Nijmegen estas katolika universitato en Nijmegen, fondita en 1923. La universitato troviĝas sur bieno Heyendael. La universitato kaj la akademia malsanulejo havas ĉ. 10.000 kunlaborantojn kaj pli ol 16.000 studentojn.
La universitato havas ses (inter)nacie renomajn esplorinstitutojn, specialigita pri kognitivo, komputiko, ĥemio, solidstata fiziko, kaj psiĥolingvistiko.
La fakultatoj estas:
- filozofio
- homa scienco
- mastrumada scienco
- naturscienco, matematiko kaj komputiko
- juro
- socia scienco
- teologio
- medicino kaj universitata medicina centro Sankta Radbodo.
Ekde la 1-a de septembro 2004 la universitato portas la nomon de Sankta Radbodo, antaŭe ĝi nomiĝis Katolika Universitato Nijmegen.