Mbuji-Mayi
Mbuji-Mayi (pli frue ĝis 1966 Bakwanga) estas milionurbo kaj ĉefurbo de la provinco Orienta Kasajo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio), kie estas la tria plej granda urbo. La loknomo signifas: kaproakvo (komprenu: trinkejo por kaproj).
Mbuji-Mayi | |||
---|---|---|---|
| |||
urbo | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 559 073 (2010) [+] | ||
Loĝdenso | 11 538 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 6° 7′ S, 23° 36′ O (mapo)-6.120923.5967Koordinatoj: 6° 7′ S, 23° 36′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 549 m [+] | ||
Areo | 135,12 km² (13 512 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Bazaj informoj
redakti- Areo: 135 km²
- Alto super marnivelo: 100 m
- Loĝantaro: 1.559.073 en 2010
- Poŝtkodo:
- Aŭtokodo:
- Telefonprefikso:
- Horzono: UTC + 2
Geografio
redaktiMbuji-Mayi situas en centro (tamen iomete pli sude) de la lando laŭ rivero Sankuru.
Historio
redaktiBelgoj fondis la ministan urbon en 1910. Post la sendependiĝo inter 1960-1962 la urbo iĝis memdeklara ĉefurbo de minista ŝtato. En Mbuji-Mayi kaj en la proksimaj komunumoj epidemio pri ĥolero okazis en 2002, kiu daŭris duonjaron. Alvenis Ruĝa Kruco kaj similaj organizaĵoj por helpi al la lokaj kuracistoj.
Ekonomio
redaktiMbuji-Mayi estas centro de minado kaj tiucela komerca centro pri diamanto.
Trafiko
redaktiMbuji-Mayi havas flughavenon. La aliaj trafikaj kontaktoj estas malbonaj. Oni planas fervojon.
Vidindaĵoj
redaktiKlimato
redaktiMbuji-Mayi troviĝas en la tropika zono. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 28 °C. Jare pluvas po 1481 mm. En ĉiuj monatoj pluvas. La pluvo kulminas en novembro kaj malkulminas en julio.
Fontoj
redakti- Angla Vikipedio