Sillery

komunumo en la departemento Marne de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Sillery (stacidomo).

Sillery [sileri] estas franca vilaĝo proksime de Reims (12 km).

  • Areo: 9,2 km²
  • Alteco: 88 m super marnivelo
  • Horzono: UTC+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
  • Loĝantaro: 1 575 en la jaro 2006)
Sillery
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo 51536 [+]
Poŝtkodo 51500
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 836  (2021) [+]
Loĝdenso 200 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 12′ N, 4° 8′ O (mapo)49.1980555555564.1322222222222Koordinatoj: 49° 12′ N, 4° 8′ O (mapo) [+]
Alto 88 m [+]
Areo 9,2 km² ( 920 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sillery (Marne)
Sillery (Marne)
DEC
Situo de Sillery
Sillery (Francio)
Sillery (Francio)
DEC
Situo de Sillery

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sillery [+]
vdr


La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Vidindaĵoj

redakti
  • Kastelo de la 20-a jc.
  • Urbodomo
  • Milita tombejo

La nacia nekropolo de Sillery situas proksime de la centro de la vilaĝo, apud la kanalo.

Ĝi estis kreita en 1923 por ricevi la korpojn de la francaj militistoj de apudaj vilaĝoj kaj de provizoraj tombejoj de la unua mondmilito. Estas mortintoj de Pompelle, Ferme d'Alger, Saint-Léonard, Prunay, Sillery kaj Reims.

En tiuj lokoj la bataloj estis fortaj inter 1914 ĝis aŭtune de 1918. La tombejo havas areon de 24 966 m² kaj estas konstruita de 1923 ĝis 1933. Ĝi entenas korpojn de 11 259 soldatoj, 11 228 francaj soldatoj kaj 2 ĉeĥoj de la unua mondmilito kaj 29 francaj soldatoj de la dua mondmilito.

Ekonomio

redakti
  • Sukera fabriko konstruita en 1950 , kapacito de 19.000 Tunoj po tago apartenas al kooperativo Cristal Union.
  • Vinoj (Ĉampagnoj)

Historio

redakti

Gaŭla loko dum la galo-romana epoko. Sankta Vincent-de-Paul misiis en 1643. Ludoviko la 14-a faris tien halton en 1673. La imperiistino Marie-Louise estis gastita en la kastelo de Sillery en marto 1810. La vilaĝo estis bruligita de la Rusoj en 1814.

Ĝemeliĝo

redakti

La urbeto estas ĝemelita kun Sillery (Québec) (Kanado) kaj Adenau (Germanio).


Vidu ankaŭ

redakti