Dnipro (urbo)

urbo en Ukrainio

Dnipro (ukraine Дніпро), ĝis 2016 - Dnipropetrovsko[1][2] (ukraine ukraine Дніпропетровськ)[3] estas la kvara plej granda urbo en Ukrainio post Kievo, Ĥarkivo kaj Odeso; ĝi estas la administra centro de la dnipropetrovska provinco (ekde 2019 teorie Siĉeslava provinco).

Dnipro
Urbo
Fotomontaĵo
Katedralo de transfiguriĝo; modernaj loĝdomoj en la urba panoramo; la Merefa-ĥersona ponto kaj la Monaĥeja insulo sur Dnepro
Oficiala nomo: Дніпро
Lando Ukrainio Ukrainio
Provinco Dnipropetrovska provinco
Rivero Dnepro
Situo Dnipropetrovsko
 - alteco 155 m s. m.
 - koordinatoj 48° 27′ 00″ N 34° 59′ 00″ O / 48.45000 °N, 34.98333 °O / 48.45000; 34.98333 (mapo)
Areo 405,00 km² (40 500 ha)
Loĝantaro 1 006 276 (2010)
Denseco 2 484,63 loĝ./km²
Fondita 1776
Primatoro Ivan Ivanoviĉ Kuliŝenko
Horzono MET (UTC+2)
 - somera tempo MET (UTC+3)
Poŝtkodo 49000
Telefona antaŭkodo +380 56(2)
KOATUU 1210100000
Situo de Dnipro enkadre de Ukrainio
Situo de Dnipro enkadre de Ukrainio
Situo de Dnipro enkadre de Ukrainio
Vikimedia Komunejo: Dnipropetrovsk
Retpaĝo: gorod.dp.ua
Map
Urba konsiliejo de Dnipro
Promenejo ĉe la avenuo Dmitro Javornickij, la ĉefa akso de Dnipro
Domo de orgena muziko
Nacia Minista Universitato
Montages of Dnipropetrovsk

La urbo estis establita en 1776 apud la rivero Samara kiel administra centro por la terenoj de zaporogoj, kiuj iĝis parto de Rusia Imperio; en 1787 ĝi estis transportita al la nuna situo ĉe ka rivero Dnepro aŭ Dnipro, apud la kozakan setlejon Polovica, kiu troviĝas en la nuna centro de la urbo. En la sama epoko sur la tereno de la nuna urbo ekzistis kelkaj aliaj kozakaj setlejoj.

Rezulte de la traktato Küçük Kaynarca inter Rusio kaj la Otomana Imperio en 1774, Novorusio iĝis parto de la Rusia Imperio. La urbo, tiam nomata Jekaterinoslav laŭ la nomo de la carino Katerina la 2-a, estis planita kiel la tria ĉefurbo de la imperio post Moskvo kaj Peterburgo[4].

En Ukraina Soveta Socialisma Respubliko tiama Dnipropetrovsko estis unu el la ĉefaj industriaj urboj de la lando. En la 20-a jarcento nuklea, defenda kaj kosma industrioj funkciis ĉefe en ĉi tiu urbo. Ĝis la 1990-aj jaroj pro la milita industrio la urbo havis la fermitan statuson.

En la moderna Ukrainio la urbo plu estas unu el la plej gravaj politikaj, industriaj, financaj, sciencaj kaj kulturaj centroj. Ĝi estas centro de dnipra aglomero, en kiu loĝas preskaŭ du milionoj da homoj. De Dnipro devenas la ĉefministrino Julija Timoŝenko kaj la prezidanto Leonid Kuĉma, kies politikaj karieroj komenciĝis en la urbo.

Kronologio de la nomoj: 1645—1784 — Novij Kodak, 1784—1798 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1798—1802 — Novorosijsk, 1802—1918 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1918—1919 — neoficiale Siĉeslav (Siĉoslav), 1919–1926 — Jekaterinoslav (Katerinoslav), 1926—2016 — Dnipropetrovsk, ekde la 19-a de majo 2016 - Dnipro.

La urbo estis nomita Dnipropetrovsko en 1926 honore al la loka revoluciulo Hrihorij Petrovskij kaj la rivero Dnepro.

La 19-an de majo 2016 Verĥovna Rada kadre de la kontraŭkomunismiga politiko ŝanĝis la nomon el Dnipropetrovsko al Dnipro. Por tiu simbola decido voĉdonis 247 deputitoj[5]. La decido ekvalidis en la tago de ĝia akcepto. Neŝanĝita restis la nomo de la dnipropetrovska provinco pro la fakto, ke ĝi staras en la 133-a artikolo de la konstitucio de Ukrainio.

Vidindaĵoj

redakti

La urbo havas multajn interesajn teatrojn, muzeojn, parkojn, restoraciojn kaj riverajn plaĝojn.

Ĝiaj centraj stratoj, dum la Soveta tempo nomitaj honore al la ĉefaj personoj revoluciaj, grandparte ŝanĝis siajn nomojn rezulte de kontraŭkomunismiga politiko efektivigata de la aŭtoritatoj ekhavintaj la potencon post Eŭromajdano. La aksa avenuo Dmitro Javornickij (ĝis 2016 avenuo Karl Marx), estas vasta kaj longa aleo, kiu streĉiĝas de la oriento al la okcidento de la urbocentro. Ĝi kaj multaj konstruaĵoj, kiuj flankas ĝin, konstruiĝis dum la 18-a jarcento. Pleja kerno de la urbo estas la placo Sobornij. Tie staras la majesta katedralo konstruita laŭ ordono de la carino Katarino la Granda dum 1787 kaj la historia muzeo kun dioramo "Batalo ĉe rivero Dnipro dum la dua mondmilito".

Subenirante al la rivero Dnepro, oni alvenas al la larĝa parko Taras Ŝevĉenko kaj al la monaĥeja insulo, kie, dum la 9-a jarcento, bizancaj monaĥoj starigis monaĥejon, kiu tamen detruiĝis de la mongoloj-tataroj dum la 13-a jarcento.

Unueca malnova urbo bedaŭrinde ne plu ekzistas: multaj historiaj preĝejoj kaj aliaj konstruaĵoj detruiĝis dum la stalinismaj 1930-aj jaroj kaj dum la dua mondmilito kaj la sekva jardeko. Tamen la tuta centra avenuo, la konstruaĵoj de kelkaj stratoj sur la ĉefa monteto de Dnipropetrovsko en la urboparto Nagornaja, kaj urbopartoj proksime al la parkoj Globi kaj Ŝevĉenko estas netuŝitaj de 150 jaroj.

La rivero Dnepro tenas la someran klimaton milda kaj freŝigas la aeron. Ĝi videblas de tre multaj punktoj de la urbo. El ĉiuj sep urbaj montetoj la rigardo kovras larĝan areon de la rivero, insuloj, parkoj, antaŭurboj kaj la aliaj montetoj. Ne konstruiĝis altaj turdomoj dum la Sovetiaj tempoj: la grandaj fabrikoj preferis konstrui siajn administrejojn rekte ĉe la produktejoj, malproksime de la urbocentro. Novaj oficejaj konstruaĵoj dum la jaroj post la disfalo de Soveta Unio nun konstruiĝis en la sama stilo kiel la malnovaj konstruaĵoj.

Servoj

redakti

Internaciaj rilatoj

redakti

En Dnipro funkcias vizaj centroj de:

Honoraj konsulejoj de:

Referencoj

redakti

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti