Tiu ĉi artikolo temas pri la urboparto Höchst de Frankfurto-ĉe-Majno. Krome ekzistas samnoma komunumo Höchst en la distrikto Odenwald de suda Hesio, kaj pluraj kromaj signifoj de la vorto.

Höchst am Main estas historia urbo en Germanio borde de la rivero Majno kaj ekde la jaro 1928 estas urboparto de Frankfurto-ĉe-Majno. La 31-an de decembro 2018 Höchst havis proksimume 15 730 loĝantojn. La loko situas pli malpli 10 kilometrojn okcidente de la urbocentro de Frankfurto, ĉe la enfluejo de la rivereto Nidda en la riveron Majno.

Frankfurt-Höchst
neighborhood of Frankfurt (en) Traduki (1928–) Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 65929
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 6′ N, 8° 33′ O (mapo)50.0988888888898.5466666666667Koordinatoj: 50° 6′ N, 8° 33′ O (mapo) [+]
Alto 95 m [+]
Areo 4,709 km² (47 0.9 ha) [+]
Frankfurt-Höchst (Hesio)
Frankfurt-Höchst (Hesio)
DEC
Situo de Frankfurt-Höchst

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Frankfurt-Höchst [+]
vdr

Historio

redakti
 
rezida kastelo de la episkopoj de Majenco en Höchst

Simile al la najbara urbo Frankfurto, Höchst dum la mezepoko estis prospera komerca centro; en la jaro 1355 ĝi ricevis urbajn privilegiojn. Ĝis la jaro 1987 la urbo estis administra centro de propra distrikto, nomita "Landkreis Höchst", kiu ekde la jaro 1928 havas la nomon distrikto Main-Taunus kaj teritorie ne plu inkluzivis la distriktan ĉefurbon. Nun Höchst estas la centro de la urboregiono "okcidento de Frankfurto" kun 120 000 loĝantoj.

Plurloke en la historio de Eŭropo aperas la nomo de la urbo; ekzemple menciiĝu la batalo de Höchst de 1622, kiu estis decida turnopunkto de la Tridekjara Milito. Dum la 18-a jarcento interalie floris urba manufakturo pri porcelano, kiu sendis siajn produktaĵojn al tuta Eŭropo. Internacie la nomo de la urbo aparte konatis ekde la jaro 1863, kiam fondiĝis la ĥemia kaj farmacia fabriko Hoechst AG, kiu - kun interrompo meze de la 20-a jarcento - ĝis la jaro 1999 estis unu el la plej grandaj industriaj centroj de Germanio.

Vidindaĵoj

redakti

La urbocentro havas multajn historiajn konstruaĵojn kaj el la mezepoko kaj el sekvaj jarcentoj, ekzemple el la baroka epoko. Plej signifa konstruaĵo de la urbo estas la Justina preĝejo el la epoko de la karolidoj, konstruita plejparte fine de la 9-a jarcento. Aldoniĝas interalie urba kastelo kaj pluraj nobelaj palacoj. La plej granda parto el la multaj trabfakaj domoj el la urbocentro rekonstruiĝis fine de la 16-a jarcento, post granda urba incendio de la jaro 1586.

Gefiloj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti