Friedrich Schneeberger

Protestanta-reformita pastro el germanlingva Svislando; pioniro de Esperanto, Ido kaj stenografio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Friedrich SCHNEEBERGER (ŝneberger) ankaŭ nomata Frederiko Schneeberger[1] ;(naskiĝis la 10-an de oktobro 1875 en Bielo, mortis la 18-an de marto 1926 en Berno) estis protestanta-reformita pastro el alemana Svislando kaj pioniro de Esperanto, Ido kaj stenografio.

Friedrich Schneeberger
Persona informo
Naskiĝo 10-an de oktobro 1875 (1875-10-10)
en Bielo
Morto 18-an de marto 1926 (1926-03-18) (50-jaraĝa)
en Berno
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Clara Kreis-Schneeberger Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Schneeberger studis teologion en la universitatoj de Berno kaj Strasburgo (tiuepoke aparteninta al Germanio). Li poste laboris kiel pastro ok jarojn en Laufen kaj poste dekok jarojn en Lüsslingen. Pro premo de kritikistoj, kiuj riproĉis al li, ke li neglektis siajn ekleziajn taskojn, li devis demisii de sia posteno en 1925. Li nun laboris kiel stenografo en la kantona konsilio de Soloturno kaj poste en la federacia parlamento en Berno. Mallonge poste li forpasis en 1926.

Volapuko kaj Esperanto

redakti

Jam dum li ankoraŭ estis gimnaziano li interesiĝis pri la ideo de neŭtrala universala lingvo kaj studis volapukon en la jaroj 1887 kaj 1888. En 1903 li aŭdis pri Esperanto kaj tuj lernis la lingvon. Li estis la tria prezidanto de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj plenumigis tiun-ĉi oficon de 1904 ĝis 1908. En 1905 li partoprenis la 1-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro kaj prezidis la 2-an Universalan Kongreson en Ĝenevo en 1906. Kiel pioniro de la esperanta stenografio, li esperantigis la sistemon Stolze-Schrey en 1905. Li kunredaktis la periodaĵojn Tra la Mondo kaj La Revuo.

En 1908 dum la Ido-krizo li senkulpiĝis por la ĝenerala kunveno de SES kaj anoncis, ke li transiris al la Ido-movado. Schneeberger verkis kaj eldonis diversajn lernolibrojn kaj varbilojn por Ido kaj funkciigis la Ido-kontoron en Lüsslingen. En 1909 li fondis kun Anton Waltisbühl kaj Richard Lorenz en Zuriko la Ido-organizaĵon SULI kies sekretario li estis inter 1911 kaj 1922 kaj prezidanto inter 1924 kaj 1926. En 1909 li aliĝis al la Ido-Akademio, kies prezidanto li fariĝis en 1911 post demisio de Otto Jespersen. Li ludis ankaŭ gravan rolon dum la Ido-kongresoj kaj redaktis inter 1910 kaj 1914 la revuon Idano.

Verkoj

redakti
  • Lernolibro de Esperanta Stenografio. (Sistemo Stoize-Schrev), 1905.
 
 Jam la sistemoj stenografiaj de Brauns, Scheithauer, Duployé estis alfaritaj al Esperanto; sed, krom malgranda libreto de Sinjoro Stalhberg (sist.Brauns), neniu el tiuj metodoj estas publikiĝita.

Nun Sinjoro pastro Schneeberger, kiu, jam pasintan jaron, verkis kvarpaĝan resumon de l’ sistemo Ŝtolze-Schrev, publikigis plenan lernolibron. En mallonga antaŭparolo la aŭtoro tuŝetas la utilecon de l’ stenografio por ĉiuj homoj ; en kvin lecionoj li klarigas la tutan sistemon; en ĉiu leciono estas multaj ekzemploj kaj duoblaj ekzercoj. Post la lasta leciono estas legaĵo stenografia kvarpaĝa; sekvas historio pri la sistemo Stolze-Schrev, konsiloj al Komencantoj kaj fine unupaĝa plena resumo. Oni povas preferi sistemon pure alfabetan je tiuj kun simbola reprezento de la vokaloj kaj kun dikiĝoj, kiel tiu-ĉi ; sed oni devas konfesi ke pli ol unu vojo kondukas Romon; kaj tiu-ĉi, montrita de Sinjoro Schneeberger, estas certe bonega. La alfaro estas videble rezultato de stadudo pri la Esperanta fonetiko; la monogramoj estas facile skribeblaj kaj neniam ili tro malproksimiĝas de la skriblinio. Cetere la alfaraĵo estas uzita praktike de sia aŭtoro dum la Unua Kongreso Esperanta por noti la diskutadojn. La sistemo estas klarigata tre simple kaj kompreneble por nespecialistoj. Tial, kaj pro la multaj ekzemploj, ekzercoj kaj legaĵoj, ĝi tre bone taŭgas por memlernado. Nur unu malbonaĵeto tre facile forigebla: mankas dua parto, « ŝlosilo » kun la solvo de L’ekzercoj, tiamaniere ke nun la lernanto ne povas kontroli ĉu la monogramoj de li skribitaj estas korektaj: sed, eble, tia ŝlosilo estas eldonota.

Cetere la libro estas plej zorge presata kaj la monogramoj plej belskribe litografiitaj. Unuvorte, la libro havas allogan eksteraĵon, kaj ĉar ĝi kostas nur unu frankon, mi estas certa ke multaj Esperantistoj deziros konatiĝi je tiu bona verko, kaj ĝin aĉeti ĉe la aŭtoro, sinjoro Pastro E. Schneeberger,Laufon, Svisujo. 
— La belga sonorilo - Numero 038, Oktobro (1905)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti
  1. La belga sonorilo - Numero 038, Oktobro (1905)

Eksteraj ligiloj

redakti