Gattendorf (Burgenlando)

komunumo de Aŭstrio
(Alidirektita el Gattendorf (Burgenland))

Gattendorf, hungare Lajtakáta, kroate Raušer, estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 1 332 loĝantoj. La hungaraj historiaj nomoj estis ĝis 1899 Gata kaj Sárkáta. La nomo "kata" devenas de peĉenegoj signifanta sentinelejo.

Gattendorf
la loka kirko
la loka kirko
la loka kirko
neurba komunumo de Aŭstrio
komunumo de Aŭstrio
setlejo Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Aŭstrio
Fed. lando Burgenlando
Distrikto Distrikto Neusiedl am See
Poŝtkodo 2474
Aŭtokodo ND
Telefonkodo 02142
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 332  (2018) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 1′ N, 16° 58′ O (mapo)48.01666666666716.966666666667Koordinatoj: 48° 1′ N, 16° 58′ O (mapo) [+]
Alto 147 m [+]
Areo 25,1 km² (2 510 ha) [+]
Gattendorf (Burgenlando)
Gattendorf (Burgenlando)
DEC
Situo de Gattendorf
Gattendorf (Aŭstrio)
Gattendorf (Aŭstrio)
DEC
Situo de Gattendorf

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Gattendorf, Burgenland [+]
vdr

Gattendorf situas sur ebenaĵo, laŭ Leitha. Neusiedl am See troviĝas je distanco de 16 kilometroj.

Historio

redakti

La vilaĝo estis loĝata dum la bronzepoko. En 896 hungaraj gentoj okupis la Karpatan basenon. Laŭ la nomo estis tie limodefenda loko de peĉenegoj. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1209 en formo Kata. La turkoj detruis kaj senhomigis la vilaĝon en 1529. Poste kroatoj refondis la komunumon. En 1910 estis 1105 loĝantoj, aŭstroj, hungaroj kaj kroatoj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Hungario, al Moson, al distrikto de Rajka, poste al Aŭstrio.

Vidindaĵoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti