Ines Kostić

nederlanda politikisto

Ines Kostić (naskiĝis la 21-an de oktobro 1984 en Mostar, Jugoslavio) estas nederlanda politikisto de la Partio por la Bestoj. Ri estas membro de la Provinca Konsilio de Nord-Holando ekde 2019 kaj membro de la Ĉambro de Deputitoj ekde 2023. Ri estas la unua neduumulo en la Ĉambro de Deputitoj.

Ines Kostić
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1984 (1984-10-21) (39-jaraĝa)
en Mostar, Socialisma Respubliko de Bosnio kaj Hercegovino,  Socialisma federacia respubliko Jugoslavio
Loĝloko Hilversum
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Regna Universitato de Groningo
Universitato de Antverpeno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Biografio

redakti

Kostić naskiĝis en Mostar (nuntempe en Bosnio kaj Hercegovino) en pluretna familio de kroatoj, serboj kaj bosnoj. 10-jaraĝe ri fuĝis kun siaj gepatroj de la Bosnia Milito, kaj trovis rifuĝon en Nederlando. Kostić iĝis bakalaŭro pri arto, kulturo kaj amaskomunikilaj studoj de la Universitato de Groningen. Ri poste finis magistran programon pri politika scienco ĉe la Universitato de Antverpeno.

Ri estas vegano.