Caulnes
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Caulnes (stacidomo). |
Caulnes - prononco kon, jen france, bretone Kaon - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 504 loĝantoj sur areo de 31,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 80 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Broons. La teritorio havas komunan limon kun Broons, La Chapelle-Blanche, Guenroc, Guitté, Plumaudan, Plumaugat, Saint-Jouan-de-l'Isle kaj Yvignac-la-Tour.
Caulnes / Kaon | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
| |||
komunumo en Francio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | |||
Departemento | |||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Broons | ||
Komunumaro | Dinan Agglomération | ||
INSEE kodo | 22032 [+] | ||
Poŝtkodo | 22350 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 504 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 80 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 17′ N, 2° 9′ U (mapo)48.288888888889-2.1547222222222Koordinatoj: 48° 17′ N, 2° 9′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 67 m [+] | ||
Areo | 31,36 km² (3 136 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Geografio
redaktiCaulnes, ĉefurbo de la kantono ekde 1881, etendiĝas sur surfaco larĝa je 3 136 ha. Ĝi estas trairata de rivero Rance, kiu engfluas en la Manikan Markolon.
Caulnes estas je la kruciĝo de du gravaj direktoj :
- norda-suda vojo (aŭ mara-oceana) : la direkto Saint-Malo - Dinan - Vannes
- orienta-okcidenta vojo : la vojo Rennes - Saint-Brieuc (RN 12)
Ĝi estas ankaŭ sur la linio de regiona fervojo "TER Bretagne" per la linio Brest-Rennes-Parizo, same kiel sur departementa buslinio Montauban-Saint-Méen-Dinan. La komunumo situas interne de la influareo de Rennes (< 40 km), tiel apartenante al la tria ringo de Rennes. La kampara loĝantaro ĉirkaŭ la komunumo ankoraŭ parolas la galoan lingvon. Caulnes estas ankaŭ la sidejo de la komunumaro ariganta la komunumojn de la kantono.
Heraldiko
redaktiBlazono | france D'azur aux dix billettes d'argent vidées du champ, ordonnées 4, 3, 2 et 1. esperante Lazura kun dek malplenaj arĝentaj ŝindoj ordigitaj laŭ 4, 3, 2 kaj 1. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
redakti- Preĝejo de la 12-a jarcento, kun statuo de sankta Petro
- Fonto de Cariou
- Lavejo de Cariou
Agrikulturo
redakti- Agrikultura liceo
Galerio
redakti-
Sonorilo de la preĝejo
-
Flanka vido al la preĝejo
-
Flanka vido al la preĝejo
-
Enirpordo de la preĝejo
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti