Kursa lernolibro laŭ praktika parola metodo

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Kursa Lernolibro : laŭ praktika parola metodo, verkis Edmond Privat. 1910, 64 p, 7-a eld. 1930, 78 p.

Kursa Lernolibro :
laŭ praktika parola metodo
Kursa Lernolibro : laŭ praktika parola metodo
Kursa Lernolibro :
laŭ praktika parola metodo
Aŭtoro Edmond Privat
Eldonjaro 1910
Urbo Berlino
Eldoninto Friedrich Ellersiek
Paĝoj 78
vdr

Recenzoj

redakti
 
 Ĝis nun aperis en 40.000 ekzempleroj. Populara lernilo uzata en multaj landoj. 
— Enciklopedio de Esperanto
 
 Tiu ĉi kursa lernolibro estas la rezultato de longa spertado kaj eksperimentado de la aŭtoro, kiu jam de 1903 instruis Esperanton en tre granda nombro da kursoj, al plej diverslandaj, diversaĝaj kaj diverskondiĉaj lernantoj, ĉu en publikaj klasoj, ĉu en lernejoj kaj gimnazioj en Eŭropo kaj en Ameriko. La libro celas esti praktika kaj tre malkara lernolibro por esperantjo [tial] kursoj en ĉiuj landoj. Ĝi celas helpi la instruanton por lernigi la tutan gramatikon de la lingvo preskaŭ ne parolante pri ĝi sed per konstanta parola uzado de ekzemplaj frazoj aranĝitaj en konversacia maniero. Ĝi ankaŭ celas ebligi interesajn lecionojn donante facilajn rakontojn kun intence aranĝitaj kaj ordigitaj demandaroj laŭ nova kaj originala metodo. Ĉar Esperanto estas internacia vivanta lingvo, estas plej utile, ke ĝi estu instruata en malsamaj landoj per sama viva parola metodo kaj samaj ekzemploj de bona, klara kaj flua stilo. Tian stilon baldaŭ akiras la lernantoj mem ĉe kurso farata per tiu ĉi lernolibro, ĉar ili kutimas jam tute flue paroli multajn bonstilajn frazojn kaj rakontojn, lerninte nur rimarkinde malgrandan nombron da vortoj en la komenco. Ĉe tia kurso ili unue akiras la spritoni de la lingvo kaj ankaŭ senkonscie ĝian gramatikon.

Tute nature ili poste plenigas iom post iom sian vortaron; ĉefa afero estas, ke ili dum la tuta kurso havu konstantan impreson pri la granda facileco de la lingvo. Tiun rezultaton la aŭtoro atingis, uzante nur treege malmultajn nove lernotajn vortojn por ĉiu leciono.

Tiu ĉi zorgo kaj la valoro de la stilo donas al tiu ĉi kurslibro tute apartan lokon por helpi al ĉiam pli perfekta instruado de la lingvo en ĉiuj landoj kaj al ĝia enkonduko en la lernejojn. 
— La Brita Esperantisto - Numero 107, Novembro (1913)

Eksteraj ligiloj

redakti