Saltu al enhavo

Transirmetalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.

Transirmetaloj estas la 38 metaloj en la grupoj 3 ĝis 12 de la periodoj 4, 5, 6, kaj 7 en la perioda tabelo. Ili nomiĝas "transiraj", ĉar, kompare al la antaŭstaranta elemento, ili ĉiuj aldonas unu elektronon pli en la d-orbito de la elektrona ŝelo. Ili estas duktilaj, fleksiĝemaj, kaj konduktas elektron kaj varmon. Fero, kobalto, kaj nikelo estas la nuraj elementoj de la listo, kiuj povas produkti elektromagnetan kampon ((feromagnetaj substancoj).

La transirmetaloj estas: skandio, titano, vanado, kromo, mangano, fero, kobalto, nikelo, kupro, zinko, itrio, zirkonio, niobio, molibdeno, teknecio, rutenio, rodio, paladio, arĝento, kadmio, hafnio, tantalo, tungsteno, renio, osmio, iridio, plateno, oro, hidrargo, ruterfordio, dubnio, seborgio, borio, hasio, mejtnerio, darmŝtatio, rentgenio, kaj kopernicio.

Vidu ankaŭ