Saltu al enhavo

Vortludoj aŭ kalemburoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e ŝablono {{EdE}} anstataŭ nura kategorio
Linio 1: Linio 1:
[[Kategorio:Esperanto-movado]] [[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto]]
[[Kategorio:Esperanto-movado]] {{EdE|V}}
{{EdE|V}}
[[Enciklopedio de Esperanto - V|EdE-V]]
[[Enciklopedio de Esperanto - V|EdE-V]]



Kiel registrite je 18:23, 30 mar. 2015

EdE-V

Vortludoj aŭ kalemburoj (laŭdire laŭ la nomo de 1a franca apotekisto Calembourg, kiu vivis komence de la 18-a jarcento) en E tute nova, antaŭ la milito 1914 preskaŭ nekonata speco de spritaĵoj. Dum la spritaĵoj ĝenerale konsistas en trovado de similecoj inter malsamaj objektoj, la vortludoj serĉas malsamajn signifojn inter sam- aŭ similsonaj vortoj kaj frazoj. Jen kial vortludoj estis longe malkonataj en E, kiu fieras pri sia matematika precizeco kaj logika konstruo, ecoj, kiuj kontraŭas dusencecon.

Z mem zorge evitis miskomprenojn, kiuj povus veni pri vortoj, kiaj vipero (vip-ero), cigareto (cigar-eto), k. s. kaj anstataŭe uzis en U. V. vipuro, cigaredo, k. s.

Tiel do okazis, ke jam la U. V. entenas tiajn vortludojn, kiaj estas ekz. aĉeti : aĉ-et-i, domaĉeto: domaĉ-et-o; aerolito: aero-lito; agordi: ag-ordi, ktp.

Sekve eĉ en la. U. V. oni trovas amason da radikoj, kiuj povas servi kiel materialo por vortludoj, kaj tiu amaso plimultiĝas, kompreneble, en la pli postaj aldonoj al la U V., ne plu tiel atente farataj vidpunkte al la principo de logiko kaj nekonfuzebleco, kiel faris aŭk - ĝustadire - celis fari Z.

Tiel ni posedas amfiteatron: am-fi-teatron, aŭtografon: aŭto-grafon, akcidentojn: akci-dentojn, arbaleston: arb-al-eston, ktp.

Ne finiĝas ĉi tie la eblaĵoj de E. La senfina afiksebleco de E senmezure plialtigas la nombron de vortludeblaj esprimoj. Ekz. lekanto: lek-anto, kaprido: kap-rido, montrilo: mon-trilo, ventregulo: kiu povas esti aŭ ventr-egulo aŭ vent-regulo ktp.

Estas konkludeble, ke E posedas grandegan riĉaĵon da kalemburoj kaŝitan en sia vorttrezoro, malgraŭ la ŝajna matematika rigideco. Tial la E-aj vortludoj povas esti rigardataj kiel grava semo por kreskigi la E-an humoron.

Ekzemplojn de vortludoj donis d-ro Dreher en „Amuzaro“, kie ni trovas jenan „anonctabulon“: Al la apartamento parte apartenas aparta port-aparato (lifto). La plej famaj vortludoj en E estas tiuj de Verdkata Testamento de R. Schwartz. (v. Humoro.) L. DREHER.

Noto de M. C. Butler. La plej elstara literaturaĵo vortluda estas la verko de Inglada „Edziĝo malaranĝita“, kies 44 paĝoj estas efektiva amaso da vortludoj. - Oni tre multe vortludis en E antaŭ 1914 kaj mi memoras oftajn vortludojn de la tempo de la Bulonja Kongreso.