El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Robin van PERSIE (prononco [ˈrɔbɪn vɐn ˈpɛrsi ] aŭskulti , naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1983 (nun 1983-08-06 ) , do nun 40-aĝa) estas nederlanda futbalisto . Li kiel membro de la nederlanda nacia teamo de futbalo partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko , en kiu la nederlanda teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li rekoneblis per la ĉemiza numero "9". Ankaŭ en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012 (ĉemiza numero "22"), en kiu la nederlanda teamo estis tute nesukcesa, kaj en la Futbala Mondpokalo 2014 , en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion (ĉemiza numero denove "9"), li partoprenis, en la turniro de 2014 kiel teamestro.
Robin van Persie en 2009