Saltu al enhavo

Futbala Klubo de Barcelono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Barcelona FC)
FC Barcelona
futbala klubo • profesia sporta teamo • futbalteamo
Kluba nomo  Futbol Club Barcelona
Kromnomo Barça
(Mallonga por Barcelona)
Fondita  1899
Stadiono  Camp Nou
Barcelono, Katalunio (Hispanio)
Kapacito  99.772
Prezidanto  Hispanio José Segura (stato: julio 2017)
Trejnisto  Germanio Hansi Flick (stato: 29-a de majo 2024)
Ligo  La Liga
2023-24  2-a pozicio
Oficiala retejo  www.fcbarcelona.com
Hejme
Ekstere
vdr

Futbala Klubo de Barcelono, ankaŭ konata sub la neoficiala nomo Barça (IPA: /baɾsa/) estas kataluna sporta klubo, situanta en Barcelono, Katalunio, Hispanio. La klubo estas tre konata pro sia futbala teamo. Ĝi estis fondita en 1899 de grupo el svisaj, britaj kaj katalunaj sportistoj sub la gvido de Joan Gamper. La klubo fariĝis kvazaŭ-oficiala kataluna institucio, kio estas fiksita en ties slogano Més que un club (Pli ol klubo). La klubo estis unu el la fondintoj de La Liga en 1928, kaj kune kun Real Madrid kaj Athletic Bilbao estis forminta la Primera División (unuan kategorion). La klubo krome estis la unua ĉampiono de La Liga kaj en 1991-92 estis la unua venkinto de la eŭropa Ĉampiona Ligo.

La ĉefa stadiono de la klubo estas Camp Nou kaj admirantoj de la klubo estas konataj sub la nomo culés. En Septembro 2006 la kvanto de socis (membroj de la klubo) atingis 151.127, samtempe en Junio 2006 la kvanto de penyes (oficiale registritaj kluboj de admirantoj) atingis 1782 en la tuta mondo.

En la klubo ankaŭ ekzistas rezerva teamo, FC Barcelona B, teamo de junuloj FC Barcelona C kaj kvar aliaj sportaj teamoj, FC Barcelona Bàsquet aŭ Regal pri basketbalo, FC Barcelona handbol aŭ Intersport pri handbalo (manpilkado), FC Barcelona Futsal aŭ Alusport pri futsalo kaj FC Barcelona Sorli Discau pri rulhokeo kiuj partoprenas en respektivaj turniroj. Krome estas multaj eminentaj teamoj de sportaj amatoroj, kiuj partoprenas turnirojn pri rugbeo, virina basketbalo, virina futbalo and basketbalo por handikapitoj. Estas jenaj teamoj FCB Rugby, UB-Barça kaj FC Barcelona-Institut Guttman. Pliaj amatoraj teamoj reprezentas la klubon en atletiko, basbalo, biciklado, sketado, kaj volejbalo.

Dum la sezono 2005-06, FC Barcelona estis la dua plej riĉa sporta klubo en la mondo, kun proksimuma monturno de 259,1 milionoj da Eŭroj.

Gratifikoj [1][2][redakti | redakti fonton]

Jubelo sur la stratoj de Barcelono.
  • Hispana Ĉampionado: 22
    • 1928-1929, 1944-1945, 1947-1948, 1948-1949, 1951-1952, 1952-1953, 1958-1959, 1959-1960, 1973-1974, 1984-1985, 1990-1991, 1991-1992, 1992-1993, 1993-1994, 1997-1998, 1998-1999, 2004-2005, 2005-2006, 2008-2009, 2009-2010, 2010-2011, 2012-2013
  • Copa del Rey: 26
    • 1909-1910, 1911-1912, 1912-1913, 1919-1920, 1921-1922, 1924-1925, 1925-1926, 1927-1928, 1941-1942, 1950-1951, 1951-1952, 1952-1953, 1956-1957, 1958-1959, 1962-1963, 1967-1968, 1970-1971, 1977-1978, 1980-1981, 1982-1983, 1987-1988, 1989-1990, 1996-1997, 1997-1998, 2008-2009, 2011-2012
  • Supercopa de España: 11
    • 1983, 1991, 1992, 1994, 1996, 2005, 2006, 2009, 2010, 2011, 2013
  • Copa de la Liga: 2
    • 1982-1983, 1985-1986
  • Kluba Mondpokalo de FIFA: 2
    • 2009, 2011
  • Ligo de Ĉampionoj de UEFA: 4
    • 1991-1992, 2005-2006, 2008-2009, 2010-2011
  • UEFA-pokalo de pokalvenkintoj: 4
    • 1978-1979, 1981-1982, 1988-1989, 1996-1997
  • UEFA-superpokalo: 4ri
    • 1992, 1997, 2009, 2011

Krome estis sukcesoj en la historiaj turniroj:

  • Inter-Cities Fairs Cup: 3
    • 1955-1958, 1958-1960, 1965-1966
  • Copa Eva Duarte: 2
    • 1948, 1952
  • Copa Latina: 2
    • 1949, 1952
  • Campionat de Catalunya de futbol: 23
    • 1902, 1903, 1905, 1909, 1910, 1911, 1913, 1916, 1919, 1920, 1921, 1922, 1924, 1925, 1926, 1927, 1928, 1930, 1931, 1932, 1935, 1936, 1938
  • Copa Catalunya: 6
    • 1907, 1908, 1915, 1923, 1933, 1937
  • Liga Mediterránea de fútbol: 1
    • 1937
  • Lliga Catalana: 1
    • 1937-38

Himno[redakti | redakti fonton]

Tot el camp, és un clam, som la gent blaugrana, tant se val d'on venim, si del sud o del nord, ara estem d'acord, estem d'acord, una bandera ens agermana.

Blaugrana al vent, un crit valent, tenim un nom, el sap tothom: Barça!, Barça!, Barça!

Jugadors, seguidors, tots units fem força. Són molts anys plens d'afanys, són molts gols que hem cridat, i s'ha demostrat, s'ha demostrat, que mai ningú no ens podrà tòrcer.

Blaugrana al vent, un crit valent, tenim un nom, el sap tothom: Barça!, Barça!, Barça!

Ekzempla teamo 2014/15[redakti | redakti fonton]

n-ro pozicio lando futbalisto
1 G Germanio Marc-André ter Stegen
2 D Hispanio Martín Montoya
3 D Hispanio Gerard Piqué
4 M Kroatio Ivan Rakitić
5 M Hispanio Sergio Busquets (vickapitano)
6 M Hispanio Xavi (kapitano)
7 A Hispanio Pedro Rodríguez
8 M Hispanio Andrés Iniesta (vickapitano)
9 A Urugvajo Luis Suárez
10 A Argentino Lionel Messi (vickapitano)
11 A Brazilo Neymar
n-ro pozicio lando futbalisto
12 M Brazilo Rafinha
13 G Ĉilio Claudio Bravo
14 D Argentino Javier Mascherano
15 D Hispanio Marc Bartra
16 D Brazilo Douglas (Douglas Pereira dos Santos)
18 D Hispanio Jordi Alba
20 M Hispanio Sergi Roberto
21 D Brazilo Adriano
22 D Brazilo Dani Alves
23 D Belgio Thomas Vermaelen
24 D Francio Jérémy Mathieu
25 G Hispanio Jordi Masip López



La kampa skemo de FC Barcelona en la sezono 2014/15.

Eksa personaro[redakti | redakti fonton]

Elektitaj ekstrejnistoj[redakti | redakti fonton]

Ronaldinho inter junaj adorantoj en 2005

Elektitaj eksludantoj[redakti | redakti fonton]

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Morbo: The Story of Spanish Football (2003), Phil Ball.
  • Barça: A People’s Passion (1998), Jimmy Burns.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]